Mi͵a pens͵o kaj turment͵o, Kaj dolor͵o͵j kaj esper͵o͵j! Kiom de mi en silent͵o Al vi ir͵is jam ofer͵o͵j! Kio͵n hav͵is mi plej kar͵a͵n — La jun͵ec͵o͵n — mi plor͵ant͵a Met͵is mem sur la altar͵o͵n De la dev͵o ordon͵ant͵a!
∗ ∗ ∗
Fajr͵o͵n sent͵as mi intern͵e,
Viv͵i ankaŭ mi dezir͵as, —
Io pel͵as mi͵n etern͵e,
Se mi al gaj͵ul͵o͵j ir͵as...
Se ne plaĉ͵as al la sort͵o
Mi͵a pen͵o kaj labor͵o —
Ven͵u tuj al mi la mort͵o,
En esper͵o — sen dolor͵o!
IV. El Heine’.
En sonĝ͵o princ͵in͵o͵n mi vid͵is Kun vang͵o͵j mal͵sek͵a͵j de plor͵o, — Sub arb͵o, sub verd͵a ni sid͵is Ten͵ant͵e si͵n kor͵o ĉe kor͵o.
∗ ∗ ∗
„De l’patr͵o de l’vi͵a la kron͵o Por mi ĝi ne est͵as hav͵ind͵a! For, for li͵a sceptr͵o kaj tron͵o — Vi͵n mem mi dezir͵as, am͵ind͵a!“
∗ ∗ ∗
— „Ne ebl͵e!“ ŝi al mi re͵dir͵as:
„En tomb͵o mi est͵as ten͵at͵a,
Mi nur en la nokt͵o el͵ir͵as
Al vi, mi͵a sol͵e am͵at͵a!“
V. Ho, mi͵a kor’.
Ho, mi͵a kor’, ne bat͵u mal͵trankvil͵e, El mi͵a brust͵o nun ne salt͵u for! Jam ten͵i mi͵n ne pov͵as mi facil͵e Ho, mi͵a kor’!
Ho, mi͵a kor’! Post long͵a labor͵ad͵o Ĉu mi ne vink͵os en decid͵a hor’! Sufiĉ͵e! trankvil͵iĝ͵u de l’bat͵ad͵o, Ho, mi͵a kor’!