Homaranismo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
(p. 1-20)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI


Homaranismo.


(HILELISMO).




St.-PETERBURGO.
Presejo de D. P. Veisbrut, Troickij prospekt, № 14.
1906.


Longan tempon la iniciatoroj de la homaranismo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla. Sed en la jaro 1905 okazis io, kio neniigis ĉiujn dubojn. En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neŭtrale-homajn. Kiu aŭdis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn ĉiu el ili dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.

La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla. Tial ili decidis proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion[1].

La kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj homaranoj devigis ilin elpaŝi kun sia programo pli frue, ol ili intencis. En la celado al libereco la popoloj komencis persekutadi unu alian aŭ serĉadi pseŭdo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke ĉiuj kompromisoj estas maljustaj kaj nefortikaj kaj ke honesta kaj fortika libereco povas esti atingita nur per absoluta justeco kaj egaleco, sed ne per modifikado de kruda besta forto, por kiu ekzistas nur la demando „kiu kie super kiu kaj en kia grado devas regi“. Ĉar ekzistas homoj, kiuj meze de la aperinta intergrupa ĥaoso serĉas la veron kaj dezirus scii unu pri la alia, tial la homaranoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas, aliĝi al ili.

La homaranoj faras al si neniajn iluziojn kaj tial ili timas nenian disreviĝon. Ili konscias tre bone, ke ilia voĉo longe restos voĉo krianta en la dezerto, ke longan tempon ili estos tre malgrandnombraj kaj la mondo ilin mokados kaj nomados ilin utopistoj, kiuj batalas por afero, kiu „ne havas eĉ la plej malgrandajn ŝancojn de sukceso“. Sed la homaranojn tio ĉi tute ne malkuraĝigas. Ĉar la homaranismo estas ne „entrepreno“, kies valoro dependas de ĝia atendata sukceso aŭ malsukceso, sed nur „principaro“, kaj ĉiu homo fortike konservas sian principaron tiel longe, kiel ĝi estas konsenta kun liaj konvinkoj, sendepende de tio, ĉu ĝi havas multe da partianoj aŭ malmulte.

La homaranoj estas konvinkitaj, ke ili staras sur fundamento de absoluta vero, kiu pli aŭ malpli frue devos venki, kiel ajn longe la mondo batalus kontraŭ ĝi; ke ĉiu nacia aŭ religia ŝovinismo kaj ĉiu celado de unu gento regi super aliaj gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli aŭ malpli frue devos malaperi; ke la homaranismo, bazita ne sur tempaj politikaj kondiĉoj de la vivo de tiu aŭ alia gento, ne sur elpensitaj religiaj dogmoj, ne sur tempaj modaj doktrinoj kaj fluoj, sed sur vero absoluta, ĉiuloka kaj ĉiutempa, estas la sola politika-religia idealo, kiun povos havi la estonta homaro, la sola idealo, kiun ĉiu patro kun pura konscienco povas transdoni al siaj infanoj sen timo, ke ŝanĝiĝintaj kondiĉoj de la vivo elŝiros tiun idealon el ilia brusto kaj lasos ilin en la mezo de la vojo de l’vivo sen ia programo kaj spirita apogo, kiel faris kun ni diversaj malverfundamentaj idealoj transdonitaj al ni de niaj prapatroj.

Ni, homaranoj, al neniu altrudas niajn idealojn kaj esperojn, ni deziras nur, ke la mondo sciu pri ili, por ke tiuj aŭ aliaj niaj agoj aŭ opinioj ne ŝajnu al la mondo strangaj. Ekzistas momentoj en la vivo de ĉiu nacio, kiam ĉiu regnano nepre devas stariĝi sub iun difinitan standardon. Ni publikigas niajn dogmojn por tio, ke ili povu servi al ni kiel malkaŝa standardo kaj por ke, agante en tia maniero aŭ alia, ni ne devu sur ĉiu paŝo donadi senfinajn klarigojn, sed ni povu simple montri nian standardon kaj diri „mi agas tiel, ĉar mi estas homarano“.

Ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito, la homaranoj rezervas al si la rajton per komuna reciproka interkonsento ŝanĝi kaj perfektigi siajn dogmojn, se tiu aŭ alia el ili montriĝos erara. Tial la malsupre donitaj dogmoj de la homaranismo havas signifon nur principan kaj ilia definitiva teksto estos fiksita nur poste, en unu el la kongresoj de la homaranoj.



DEKLARACIO DE HOMARANO.

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi respondas: „Mi estas Homarano“. Tio ĉi signifas, ke mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:

1.

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

2.

Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

3.

Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

4.

Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtrale-homa. Ĉiun celadon de unu homo altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion mi rigardas kiel barbarecon.

5.

Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu mi naskiĝis aŭ en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis. Tiu parto de la regno, en kiu mi pasigis mian infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia gento, povas esti por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj partoj; sed nomi mia patrujo unu pecon de mia aŭ tiom pli de fremda regno pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento, mi neniam devas, ĉar tio ĉi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ĝi estus ankaŭ kontraŭa al la morala leĝo pri la sengenteco de la tero. Se tiu parto de la patrujo, en kiu mi loĝas, laŭ sia geografia karaktero aŭ laŭ siaj moroj tro multe diferencas de la aliaj partoj, tiam — por eviti malkompreniĝon — mi povas al la demando pri mia patrujo nomi aparte tiun parton de la regno, en kiu mi loĝas, sed mi devas tiam ĝin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi rigardas ĝin ne kiel mian ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton de mia patrujo. Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin nomi nur per nomo neŭtrale geografia, kiel estas farate en ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado kun homaranoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo homarana, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la aldono de la finiĝo „io“ por la tuta patrujo kaj „lando“ por la nomo de ĝia parto.

EKZEMPLOJ: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgio, Parizio; Alĝerlando, Varsovilando.

6.

Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton; mi neniam devas nomi patriotismo. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neŭtrale-homa kaj festoj neŭtrale-homaj aŭ regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio ĉi estos ne ebla, mi devas penadi, ke en mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas aŭ ne povas uzi instituciojn kun tiu aŭ alia genta lingvo, kaj de ĉia reciproka batalado de lingvoj aŭ religioj pro regado mi devas teni min flanke, ĉar ĝi estas nur batalado inter unu maljustaĵo kaj alia.

7.

Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loĝantaro estas pli-malpli unugenta, ĝi longan tempon ne komprenos la maljustecon de regado de unu lingvo aŭ religio super la aliaj kaj ĝi per ĉiuj fortoj batalados kontraŭ la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj, kaj la defendantojn de tiu ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superĵetados per koto. Sed mi neniam konfuziĝos per tiu ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas pro absoluta vero kaj justeco, ke nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ, ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj kaj malpacoj inter la popoloj, ke ĉia ago kontraŭ la devizo „la regno por la regnanoj“ kaj ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam perfortaĵo, eĉ se ĝi estas farata de grandega plimulto kontraŭ malgrandega malplimulto, kaj ke fortika feliĉo de la homaro estas ebla nur tiam, kiam por ĉiuj popoloj kaj landoj ekzistos justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de tempo, nek de forto, kaj kiam en ĉiu regno ekzistos nur homoj kaj regnanoj kaj ne gentoj.

8.

Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton „Homarano“, por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco ŝovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiu havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi ne devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi ĝin — almenaŭ en parolado kun homaranoj — per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno aŭ lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k. t. p.

EKZEMPLOJ: Sviso-Homarano, Peterburgia Homarano, Varsovilanda Homarano.

9.

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton „homarana“, por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neŭtrale-homa. En ĉiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi devas respondirespondi: „la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedas tiun ĉi lingvon).

Rimarko. Novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankoraŭ la lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj. Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la homaranoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.

10.

Mia religio mi nomas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, aŭ al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldoni la nomon „homarana“, por montri, ke mi konfesas ĝin laŭ la religiaj principoj de la homaranismo, kiuj konsistas en jeno:

a) Sub la nomo „Dio“ mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mia saĝo kaj koro.

b) Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi rigardas la regulon „agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco“; ĉion alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn aŭ kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de mia persona deziro.

c) Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi konscias, ke oni neniun povas laŭdi nek mallaŭdi por lia tradicia religio kaj ke bonaj aŭ malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj ĉar la religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter unu religio kaj alia kaj la solan kaŭzon de religia malamo inter la homoj, estas donitaj ne de Dio, sed de homoj, tial mi devas kunhelpi al tio, ke per konstanta reciproka komunikiĝado de la homaranoj de diversaj religioj la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj homaranoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj, neŭtrale-homaj.

11.

Kiam en mia urbo estos fondita templo homarana, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellaboradi kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga religio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo homarana mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia „mi“ al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj nobligajn himnojn k. t. p. Tiu ĉi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas ŝarĝita per io k. t. p. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo homarana, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj homaranoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun homaranoj de aliaj urboj.

Rimarko. Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco, kaj ke ĝi rilatas nur al la templo de la homaranoj, sed tute ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neŭtrale-homajn religiajn kaj naciajn principojn kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neŭtrale-homa.

12.

Homarano mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la „Deklaracion de homarano“ kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj homaranaj temploj aŭ rondetoj.

Rimarko. Ĉiu nova rondeto da homaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la lingvo internacia.




  1. Oni ne devas intermiksi la homaranismon kun la esperantismo! Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la homaranismo.